Yokaanam
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Yokaanam | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1911 |
Morto | 21-an de aprilo 1986 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Yokaanam, pseŭdonimo de Oceano de SÁ, naskiĝis en Maceió, ĉefurbo de subŝtato Alagoaso en la brazila nordoriento la 23-an de februaro 1911 kaj mortis en Goiânia la 21-an de aprilo 1986. Li estis kuracisto, inĝeniero kaj aviadisto.
Estro de Fraternidade:. Eclética:. Espiritualista:. Universal:. (Eklektika Spiritualisma Universala Frateco). Kiam oni inaŭguris Braziljon, Yokaanam konstruis la "Cidade Eclética", alternativan komunumon kun 300 homoj, 50 kilometrojn for de la ĉefurbo. Liaj sekvantoj (ĉ. 3000) kredas ke li estis Johano la Baptisto reenkarniĝita.
Inter multaj laboroj, li eldonis la gazeton "O Nosso", per kiu li faris intensan kampanjon por la studado kaj disvastigo de Spiritismo kaj de Esperanto.