Walter Döhler
Walter Döhler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1891 |
Morto | 30-an de novembro 1987 (96-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
EdE-D Walter DÖHLER (doler), naskiĝis la 19-an de Junio 1891 en Altstadt-Waldenburg (Saksio, Germanio), mortis en 1988 en Klingenberg (Frankonio, Germanio), estas rigardata kiel nestoro de la germanaj kaj okcident-eŭropaj studoj pri triĥopteroj (ordo Trichoptera de insektoj kun proksimume 12,000 priskribitaj specioj). En la 1920-aj jaroj ĝis 1933 li laboris multe por Esperanto, speciale sur la radio-kampo, estis membro de la Lingva Komitato (LK) kaj kunlaboris je Internacia Scienca Revuo kaj la Enciklopedia Vortaro de Eugen Wüster.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post sia abituro Döhler studis en Munkeno kaj Lepsiko. En 1914 li doktoriĝis en Lepsiko ĉe prof. Karl Chun pri la temo "sistematiko kaj biologio de la triĥopteroj" kaj akiris la universitatan gradon de "doctor philosophiae". En 1915 sekvis samtema studo pri "la ekstereŭropaj triĥopteroj en la kolekto de la lepsika universitato". Pliajn sciencajn studojn malebligis la devo servi kiel soldato en la unua mondmilito.
Almenaŭ de 1925[1] Döhler laboris kiel gimnazia instruisto (Studienrat) en la saksa urbeto Riesa proksime (nordokcidente) de Dresdeno, en la nun t.n. Werner-Heisenberg-Gimnazio. En Riesa ankaŭ aperis lia verketo "Esperanto kaj Radio".
Laŭ noto en la nazia gazeto "Der Freiheitskampf"[2] de la 21-a de Aŭgusto 1933, Döhler estis prenita de naziaj aŭtoritatoj en t.n. "protekta aresto" (Schutzhaft), t.e. malliberigita en frua koncentrejo de SA en la kastelo Hohnstein sude de Dresdeno, kie la nazioj enkarcerigis de 1933 ĝis 1934 precipe politikajn kontraŭulojn de la nova reĝimo el la metropola regiono Dresdeno. La oficialaj "motivoj" por la aresto estis, ke Döhler "posedis konsiderindan kvanton de municio kaj estis suspektita pri kontraŭleĝa Esperanto-korespondado kun eksterlando".[3] Post likvido de la koncentrejo Hohnstein je 1934-08-25, la malliberuloj, inter ili ankaŭ Döhler, estis enkarcerigitaj en la koncentrejo Sachsenburg apud la urbeto Frankenberg en Saksio, proksime de Chemnitz. Post liberiĝo el la punkarcero, Döhler devis militservi kaj fine fariĝis militkaptito.
Post 1945 li devis forlasi sian hejman Saksion, unue okupita de la soveta armeo, poste parto de GDR, kaj ekvivis en Klingenberg en okcidenta Germanio. En sia domo li posedis privatan bibliotekon kun preskaŭ kompleta kolekto de scienca literaturo pri triĥopteroj kaj gravan kolekton de tiuj insektoj. Ambaŭ li heredigis al la natur-scienca esplor-instituto Senckenberg en Frankfurto ĉe Majno. Kvankam li ŝajne ne plu aŭ apenaŭ plu aktivis por Esperanto post la dua mondmilito, li daŭre havis kolekton de Esperanto-libroj. Ĝi bedaŭrinde perdiĝis post lia morto.
Verkoj en la germana
[redakti | redakti fonton]- 1914: Beiträge zur Systematik und Biologie der Trichopteren
- 1915: Die außereuropäischen Trichopteren der Leipziger Universitäts-Sammlung
Verkoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- 1928: Esperanto kaj Radio.
|
Fotoj
[redakti | redakti fonton]- 1931 en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kun Ivo Lapenna kaj aliaj esperantistoj
- ĉ. 1960-aj jaroj Arkivigite je 2008-12-28 per la retarkivo Wayback Machine
- kiel maljunulo Arkivigite je 2008-12-31 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La adreslibro de Riesa 1925 havas jenan enskribon: "DÖHLER Walter Dr. phil. Studienrat, Rosenplatz 11 III.".
- ↑ Der Freiheitskampf - amtliche Tageszeitung der NSDAP, Gau Sachsen. Dresden: NS-Gauverl. Sachsen (La Liberiga Batalo - oficiala taga gazeto de NSDAP, govio Saksio en Dresdeno).
- ↑ Germana Esperantisto n-ro 8-9/1933, p. 147