Vaghe stella dell'Orsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vaghe stella dell'Orsa
filmo
Originala titolo Vaghe stelle dell'Orsa
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1965
Ĝenro filma dramo
Kameraado Armando Nannuzzi
Reĝisoro(j) Luchino Visconti
Produktisto(j) Franco Cristaldi
Scenaro Suso Cecchi d'Amico • Enrico Medioli • Luchino Visconti
Filmita en Ĝenevo
Loko de rakonto Toskanio
Muziko de César Franck
Rolantoj Michael Craig • Claudia Cardinale • Jean Sorel • Renzo Ricci • Fred Williams • Renato Moretti • Marie Bell
Honorigoj Ora Leono
IMDb
vdr

Vaghe stella dell'Orsa (Mildaj steloj de la Granda Urso) estas drama filmo de 1965 reĝisorita kaj kunverkita de Luchino Visconti. En la filmo stelulas Claudia Cardinale, Jean Sorel, kaj Michael Craig. Ĝi estas moderna versio de la historio de Elektro, kiu centriĝas en la incesta rilato inter juna itala virino (Cardinale) kaj ŝia frato (Sorel), je ŝia reveno al la devenloko de Volterra. Ĝi premieris en la 26a Festivalo de Venecio, en kiu ĝi ricevis la Oran Leonon.

La titolo estas verso de Giacomo Leopardi, kiu iel rilatas al la intrigo.

Tiu estas la tria de kvar filmoj kiujn Claudia Cardinale faris kun Visconti, post Rocco e i suoi fratelli (1960) kaj Il gattopardo (1963), sekvita de Gruppo di famiglia in un interno (1974).

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rerakontado fare de Visconti de la historio de Elektro komenciĝas kun Sandra revenanta al sia praula hejmo en Italio. Sojle de oficiala ceremonio festanta la morton de sia juda patro en nazia koncentrejo, ŝi revivigas seksan implikiĝon kun sia frato, kiu ĝenas ŝian naivan edzon. La incestaj gefratoj determinas venĝi sian patrinon kaj duonpatron, kiuj supozeble kondamnis sian patron al la nazioj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Claudia Cardinale kiel Sandra Dawdson
  • Jean Sorel kiel Gianni Wald-Luzzati
  • Michael Craig kiel Andrew Dawdson
  • Renzo Ricci kiel Antonio Gilardini
  • Fred Williams kiel Pietro Formari
  • Amalia Troiani kiel Fosca
  • Marie Bell kiel la patrino de Sandra

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]