Saksio-Hildburghausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Saksio-Hildburghausen (ĉ. 1680)
blazono dukuja

Saksio-Hildburghausen (germane: Sachsen-Hildburghausen, france: Duché de Saxe-Hildbourghausen) estis ernesta duklando en la sudo de hodiaŭa Turingio. Ĝi ekzistis inter 1680 kaj 1826; transprenis poste la regadon anoj de la domo Saksio-Altenburg.

Kiam en 1680 sep filoj de Ernesto la 1-a (Saksio-Gotao) estu kontentigotaj, estiĝis ankaŭ la citita princujo. Unua suvereno estis la dua plej juna filo Ernesto. Plena memstareco estis cedita fare de Gotao nur en la 1702-a jaro. Post kiam Hildburghausen estiĝis rezideja urbo, startis tie ampleksa urboplanado kaj silueta ŝanĝo. Pro troa diboĉemo de la princoj, imperiestra komisiono finance ekkuratoris. La dukujo aniĝis en 1806 al la Rejna Federacio. Atentigota estis ĝia moderna konstitucio kiu jam de 1818 estis reprezentista.

La lasta duko estis Frederiko (Saksio-Gotao-Altenburg). Post la linia formorto fariĝis teritoria novordigeto en 1826. La administradujo de Königsberg kaj Sonnefeld venis al la duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao, la granda resto al Saksio-Meiningen. Rekompence fariĝis Frederiko (Saksio-Hildburghausen) duko de Saksio-Altenburg.

Princoj kaj dukoj

[redakti | redakti fonton]
  • 1680–1715: Ernesto (1655–1715)
  • 1715–1724: Ernesto Frederiko la 1-a
  • 1724–1745: Ernesto Frederiko a la 2-a
  • 1745–1780: Ernesto Frederiko la 3-a
  • 1780–1826: Frederiko

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Oliver Heyn: Das Militär des Fürstentums Sachsen-Hildburghausen 1680–1806, (=Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen, Kleine Reihe/47), Köln/Weimar/Wien 2015
  • Heinrich Ferdinand Schoeppl: Die Herzöge von Sachsen-Altenburg. Bozen 1917; represo je Altenburg 1992


"Sachsen-Hildburghausen" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 391

rej