Rultrotuaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rultrotuaroj en la flughaveno de Munkeno
Rultrotuaroj en metro-stacio en Montrealo

Rultrotuaro estas speco de rulŝtuparo, kiu tamen liveras horizontale ŝarĝon kaj pasaĝerojn ĝis angulo de 15°.

Rultrotuarojn oni trovas precipe en flughavenoj aŭ grandaj fervojaj aŭ metroaj stacioj, kie multaj pasaĝeroj devas esti transportitaj inter konstruaĵoj aŭ kajoj situantaj je granda distanco. Ankaŭ en superbazaroj ili estas instalitaj, ĉar ili estas pli facile uzeblaj kun aĉetĉaretoj ol rulŝtuparoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]