Mutoskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mutoskopo estis frua filmaparato, patentita de Herman Casler la 21-an de novembro 1894. Kiel la kinetoskopo de Thomas Alva Edison ĝi ne projekciis sur ekrano, kaj disponigis spektadon al nur unu persono je fojo. Pli malmultekosta kaj pli simpla ol la kinetoskopo, la sistemo, surmerkatigita de la America Mutoscope Company (poste nomata America Mutoscope and Biograph Company), rapide dominis la komercadon de seksgapejo.