Malnova kalvinana preĝejo (Szeged)
Malnova kalvinana preĝejo de Szeged | |
---|---|
Malnova kalvinana preĝejo en Szeged
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szeged |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Csongrád-Csanád |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Frigyes Schulek |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1882–1884 |
Specifo | |
Enhaveco | 300 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 6721 Szeged, Kálvin tér 2. |
La malnova kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 2000) en urbo Szeged (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence la kalvinanoj havis komunan grupon kun kalvinanoj de Hódmezővásárhely kaj en 1847 ili fondis komunan filion en Szeged. En 1855 komuna paroĥo formiĝis, post 2 jaroj disiĝis al 2 apartaj paroĥoj en Szeged kaj Hódmezővásárhely. En Szeged la kalvinanoj luis domon, poste ili aĉetis ĝin, kie ili establis preĝdomon, lernejon kaj paroĥejon. La urbo donacis parcelon al la paroĥo en 1859. Ĝuste post 20 jaroj la inundo de Tiso (1879) forviŝis la plenan domon. La urbo plene rekonstruiĝis laŭ urboplanado, la kalvinanoj ricevis parcelon en alia loko, kie konstruiĝis la kirko videbla ankaŭ nun inter 1882-1884. (La sekva kalvinana didomo (kalvinana preĝejo (Szeged)) estis konstruita dum la 2-a mondmilito por altigi la kapaciton.) Lastfoje la preĝejo renoviĝis en 1996.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La nekutima konstruaĵo situas en placo en triangula parcelo en parko inter 3 trotuaroj. Apude busto pri Albert Wass estas videbla ekde 2008. La fasado estas malsimetria, dekstre malalta ronda turo videblas kun konusa turpinto. La 3 navoj estas kunligitaj je 120 gradoj unu al la alia, kaj la sesangula firstotureto leviĝas de ilia intersekco.