Malgranda kukolo
Malgranda kukolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Piaya minuta (Vieillot, 1817) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malgranda kukolo, Piaya minuta, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.
Tiu birdo estas loĝanta reproduktanto el nordokcidenta Panamo, Kolombio kaj el Trinidado suden ĝis Bolivio, Peruo kaj Brazilo.
La Malgranda kukolo troviĝas en manglejoj, marĉoj kaj arbustaj arbaroj ĉe akvo. La ino demetas du blankajn ovojn en profunda pokalnesto en arbo aŭ bambuo.
Tiu ĉi specio estas ĉirkaŭ 27 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 40 g. Plenkreskulo estas ĉefe avelkolora, kun grizeca suba ventro, pli bruna vosto kaj blankaj pintoj en la vostoplumoj. La beko estas flava, mallonga kaj kurba; la irizo estas ruĝa. Nematuruloj estas malhelbrunaj kun nigra beko kaj sen blankaj pintoj.
La Malgranda kukolo faras akrajn alvokojn kiel ĉek kaj kak dummanĝoserĉo en malaltaj branĉoj de insektoj. Tiu ĉi estas timida specio kiu kutime kaŝas sin.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Piaya minuta. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
- Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fimoj de Malgranda kukolo ĉe Interreta Birdokolekto
- Fotaro de Malgranda kukolo VIREO
- Photo-High Res; Article pbase.com
- Photo-High Res; Article geometer–"Best Bird Photos"