László Jéki
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
László Jéki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1942 en Pécs |
Morto | 22-an de aprilo 2009 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great (en) (–1960) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
László Jéki [lAslO jEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jéki László estis hungara fizikisto, redaktoro.
László Jéki [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1942 en Pécs. Li mortis la 22-an de aprilo 2009 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Jéki frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1965. Post siaj studoj li esploris en fabriko en Budapeŝto monatojn, poste en laboratorio, fine en esplora instituto. Inter 1975 kaj 1980 li estis vicdirektoro. En 1971 li edziĝis, en 1975 kandidatiĝis. Li ĉiam okupiĝis pri atomfiziko, krome li verkis tiajn artikolojn, kiujn eĉ la simpla homo komprenas; (li partoprenis en redaktado de popularaj gazetoj). Li ricevis 8 premiojn inter 1980-2005.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Small Angle Elastic Scattering of 14MeV Neutrons by 238U (1968)
- Magszerkezet vizsgálata neutronokkal (1973)
- A görögök és a mágnes (1993)
- Emléklapok a pécsi bányászat történetéből (2003)
- Mágneskönyv (2012)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine