Kdyně mem estas dividita en du historiajn tutaĵojn - Stará Kdyně kaj (Nová) Kdyně. Tiu ĉi dividiĝo estiĝis post forbruligo kaj konstruado de la municipo denove de la fundamentoj. Plu estas al la urbo kalkulataj apudaj vilaĝoj: Branišov, Dobříkov, Hluboká (inkluzive de domaro Vítovky), Modlín, Nové Chalupy, Podzámčí, Prapořiště, Smržovice kaj Starec.