Kastelo de Tompa
Kastelo de Tompa | ||
---|---|---|
kastelo [+] | ||
Lando | Hungario | |
Koordinatoj | 46° 10′ 56″ N, 19° 32′ 4″ O (mapo)46.18226666666719.534533333333Koordinatoj: 46° 10′ 56″ N, 19° 32′ 4″ O (mapo) [1] | |
Kastelo de Tompa | ||
La kastelo de Tompa (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Redl estas romantikisma kastelo, nun psikiatriejo en urbo Tompa (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La barona familio Redl aĉetis tie bienon ekde 1780. La kastelo estis konstruita supozeble post la aĉeto. La unua mencio okazis en 1831. Inter 1861-1863 2 aloj estis alkonstruitaj laŭ planoj de Károly Gerster kaj Lipót Kauser (arkitekto). Inter 1893-1905 la kastelo denove estis pligrandigita, fine inter 1984-1986 renovigita. En la 20-a jarcento la posedantaj familioj estis Nyéky [njEki] kaj Podmaniczky, fine la hungara ŝtato mem pro la ŝtatiĝo. Ekde 1945 la kastelo estis hospitalo por vunditaj soldatoj, poste kazerno, oficejo, ekde 1957 psikiatriejo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kastelo situas sola apud Preĝejo Sankta Anna (Tompa) ĉe granda parko. Ĝi formas U-majusklon. La origina meza parto havas etaĝon, la aloj estas teretaĝaj. Inter la aloj kaj la origina parto po unu etaĝaj bastionoj altiĝas. Antaŭ la meza parto granda teraso situas.
Parko
[redakti | redakti fonton]Apartenaĵo de la kastelo estis granda parko, kvazaŭ arboreto kreita en la 1860-aj jaroj. Ene pavoj vivas, krome kelkaj servaj domoj kaj elvidejo estas videblaj. La arboj estas kutimaj: kverkoj, fraksenoj, aceroj, Styphnolobium japonicum-oj, tilioj, en:Celtis occidentalis-oj, platanoj, taksusoj, arbaraj pinoj, en:Blue spruce-oj, abioj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2023-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj kun foto