Imre Horváth (biologo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Imre Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1926 en Hódmezővásárhely |
Morto | 16-an de septembro 1979 (53-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | biologo |
Imre Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Imre estis hungara biologo, profesoro.
Imre Horváth [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1926 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 16-an de septembro 1979 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Horváth akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1950. Post siaj studoj li laboris en la universitata biologia instituto, ekde 1956 en la klimara instituto. En 1958 li iĝis docento en kampuso en Gödöllő, en la sama jaro li kandidatiĝis. En 1965 li estis nomumita katedrestro kaj docento, en 1968 universitata profesoro en Universitato de Szeged. Li doktoriĝis en 1968 kaj li estis gvidanto de la botanika ĝardeno. Li okupiĝis pri efikoj de la lumo pri la kreskaĵoj.