Francio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Francio en la Olimpikoj

Flago de Francio
IOK-kodo  FRA
NOK Comité National Olympique et Sportif Français
Retejowww.franceolympique.com (france)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
573 sportistoj en 35 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Florent Manaudou kaj Mélina Robert-Michon (inaŭguro)
Antoine Dupont kaj Pauline Ferrand-Prévot (fermo)
Medaloj
Rango: #5
oro
16
arĝento
26
bronzo
22
sumo
64
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
publika ekranigo de la tokia Somera Olimpiko 2021 en la ĝardenoj de Trocadéro, jam dekoritaj por la pariza Olimpiko 2024 - tie okazas ankaŭ la inaŭgura ceremonio de la Somera Olimpiko 2024
la naĝisto Léon Marchand, jen en 2023, en Parizo gajnis rekordajn kvar olimpikajn orajn medalojn

La sportista teamo de Francio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 30-a partopreno en Someraj Olimpikoj, kaj pri la tria fojo, ke Parizo gastigis la internacian eventon, precize 100 jarojn post la Somera Olimpiko 1924. La teamon organizis la Franca Olimpika Komitato, france Comité National Olympique et Sportif Français.

Konkuris sume 573 francaj atletoj en 35 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la naĝisto Florent Manaudou kaj la diskoĵetistino Mélina Robert-Michon.[1]

En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la rugbeisto Antoine Dupont kaj la biciklistino Mélina Robert-Michon.

La teamo sume atingis 64 medalojn, 16 orajn, 26 arĝentajn kaj 22 bronzajn, kaj sekve ricevis la kvinan rangon, do estis inter la plej sukcesaj teamoj.

Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro vira teamo de rugbeo 7 rugbeo 7 vira konkurso 27-a de julio
 Oro Pauline Ferrand-Prévot biciklado ina transterena biciklado 28-a de julio
 Oro Léon Marchand naĝado individua miksostila konkurso de 400 metroj 28-a de julio
 Oro Nicolas Gestin kanuado vira slakoma kanuado 29-a de julio
 Oro Manon Brunet skermado ina konkurso de sabro 29-a de julio
 Oro Cassandre Beaugrand triatlono ina triatlono 31-a de julio
 Oro Léon Marchand naĝado papiliostila konkurso de 200 metroj 31-a de julio
 Oro Léon Marchand naĝado brustostila konkurso de 200 metroj 31-a de julio
 Oro Teddy Riner ĵudo vira konkurso de pli ol 100 kg 2-a de aŭgusto
 Oro Léon Marchand naĝado individua miksostila konkurso de 200 metroj 2-a de aŭgusto
 Oro Joris Daudet biciklado vira konkurso de BMX, formo de montara biciklado 2-a de aŭgusto
 Oro miksita ĵuda teamo ĵudo miksita ĵuda teamo 3-a de aŭgusto
 Oro Kauli Vaast surfado vira konkurso de mallonga tabulo 5-a de aŭgusto
 Oro Benjamin Thomas biciklado vira konkurso "omnium" de traka biciklado 8-a de aŭgusto
 Oro vira volejbala teamo volejbalo vira volejbala konkuro 10-a de aŭgusto
 Oro Althéa Laurin tekvondo ina konkurso de pli ol 67 kg 10-a de aŭgusto

Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ĉiutage aldoniĝis ankaŭ arĝentaj kaj bronzaj medaloj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]