France d'Amour
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
France | |
---|---|
kanada kantistino | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | France D'Amour |
Naskiĝo | la 30-an de marto 1966 en Kebekio, Kanado |
Ŝtataneco | Kanado |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro |
France D'AMOUR, realnome France ROCHON (naskiĝis la 30-an de marto 1966 en Mont-Rolland, Kebekio), estas kanada kantverkistino, komponistino kaj kantistino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]France kursaniĝis al muzikaj klasoj de gitaro kaj ĵazo en cégep Lionel-Groulx de Sainte-Thérèse. Poste, ŝi estis membro de pluraj grupoj, inter kiuj U-Bahn, The Answer kaj France. Ŝi fariĝis konata de la publiko dank'al ŝia unua albumo Animal en 1992, kiu rapide fariĝis ora disko.
En 1998, ŝi ludis rolon de "Esmeralda" dum la franca turneo de la muzikalo Notre Dame de Paris. Ŝi unue alpaŝis kinon en dua rolo de la filmo Les Boys III, ankaŭ partopreninte ties muzikon.
Diskografio
[redakti | redakti fonton]Albumoj
[redakti | redakti fonton]- 1992: Animal
- 1994: Déchaînée
- 1998: Le Silence des roses
- 2000: Nomade (kompilado)
- 2002: France D'Amour
- 2005: Hors de tout doute
- 2007: Les autres
Unuopaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 2002: Que des mots (2-titola)
- Que des mots (J. Kapler)
- Laisse-moi (Gildas Arzel)
- 2002: Que des mots (3-titola)
- Que des mots (J. Kapler)
- S'il n'y avait pas la nuit (E. Andreu / J.-J. Goldman)
- J'oublierai (C. Tarquiny / C. Battaglia)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo
- Dediĉita TTT-ejo Arkivigite je 2016-10-24 per la retarkivo Wayback Machine