Fileto de Kos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Φιλητάς ο Κώος
(340 a. K.- 285 a. K.)
La Rakonto de Fileto de Kos, pentraĵo de la brazila pentristo Rodolfo Amoedo, 1887
La Rakonto de Fileto de Kos, pentraĵo de la brazila pentristo Rodolfo Amoedo, 1887
Persona informo
Naskiĝo 340 a. K.
en Kos, Egeaj Insuloj, Antikva Grekio
Morto 285 a. K.
en Kos, Antikva Grekio
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Ptolemea Egiptio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Helena Skolo pri poezio
Familio
Patro Telephos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo vortaristo
epigramisto
poeto
verkisto
lingvisto
gramatikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fileto de Kos estis greka erudiciulo, leksikografo, gramatikisto kaj elegia poeto. Li estis amiko de la poeto Teokrito kaj instruisto de Zenodoto de Efezo, la unua bibliotekisto de Aleksandrio.

Li estas rigardita kiel la fondinto de la helenisma skolo pri poezio, kiu prosperis en Aleksandrio post proksimume 323 a.K. Fileto ankaŭ estas supozita estinti la mentoro de Ptolomeo la 2-a Filadelfo[1] kaj la poeto Teokrito. Li estis maldika kaj malfortika; Ateneo pli malfrue karikaturis lin kiel akademiulo tiel konsumita per liaj studoj ke li malfortiĝis kaj mortis.

Fileto estis la unua grava greka verkisto kiu estis kaj akademiulo kaj poeto. Lia reputacio daŭris dum jarcentoj, surbaze de sia pionira studo pri vortoj kaj sia verso en elegia metriko. Lia vortprovizo "Ataktoi Glossai" ("Ordigita Glosaro") priskribis la signifojn de maloftaj literaturaj vortoj, inkluzive de tiuj uzitaj de Homero. Lia poezio, precipe lia elegia poemo "Demetra", estis altagrade respektata fare de pli postaj antikvaj poetoj. Tamen, preskaŭ lia tuta verkaro estis perdita.

Malmulto estas konata pri la vivo de Fileto. Antikvaj fontoj nomas lin Kosano, indiĝena aŭ delonga loĝanto de Kos, unu el la [Dodekanesoj "Dodekanesaj insuloj"] en la Egea Maro apud la marbordo de Azio. Lia lernanto Teokrito skribis ke la patro de Fileto estis Telefoso (Τήλεφος, Tḗlephos) kaj lia patrino, supozante ke la manuskripto estas komplete suplementita, Euktiono (Εὐκτιόνη, Euktiónē).

Fileto kaj Psiĥo, Crispijn van den Queborn, laŭ Adriaen Pietersz. van de Venne,
el la verko de Jacob Cats, 1643.

El komento pri Fileto en la Suido, historia enciklopedio de la 10-a jarcento p.K., oni taksas, ke li naskiĝis ĉ.340 a.K., kaj ke li eble establis reputacion en Kos ĉirkaŭ 309/8 a.K. Dum la Militoj de la Diadoĥoj (la 10-an de junio 323 a. K.) kiuj sekvis la morton de Aleksandro la Granda kaj dividis la imperion de Aleksandro, Ptolemeo estis kaptinta Kos el sia rivala sukcedanto, Antigono, en 310 a.K.; lia filo, Ptolemeo la 2-a Filadelfo, estis naskita tie en 308 a.K. Kos estis plej ŝatata retiriĝa loko por beletristoj lacaj de Aleksandrio.

La Ptolemea Regno, ĉ.300 a.K., estis centrita sur Aleksandrio en antikva Egiptio; Kos estis sur ĝia nordokcidenta limo. Fileto estis nomumita la mentoro de Filadelfo, kio sugestas ke li translokiĝis al Aleksandrio ĉ.297/6 a.K. kaj moviĝis reen al Kos en la pli postaj 290-aj jaroj a.K. Li ankaŭ eble tutoris Arsinoe la 2-a, la pli maljunan fratinon kaj eventualan edzinon de Filadelfo.

Pli postaj mentoroj de reĝaj idoj en Ptolemea Egiptio ĝenerale gvidis la Bibliotekon de Aleksandrio, sed estas nekonate ĉu Fileto tenis tiun pozicion. Fileto ankaŭ instruis la poetojn Hermesianax kaj Teokrito kaj la gramatikisto Zenodoto de Efezo, kaj post kiam li revenis al Kos li ŝajnas esti pasiginta almenaŭ dek jarojn gvidante gildon de intelektuloj kaj poetoj kiuj inkludis Arato, Hermesianax, kaj Teokrito.

Hermesianax verkis pri "Fileto, kantanta la facilmovan Bittis", kaj Ovidio dufoje nomas ŝin "Battis". Oni ofte kredas ke Bittis aŭ Battis estis la amantino de Fileto, kaj ke Hermesianax rilatis al ampoezio; alia ebleco estas ke ŝia nomo implicis al "babilanto", kaj ke ŝi estis bonhumora personigo de la pasio de Fileto pri vortoj.

Fileto estis maldika kaj malfortika, kaj li eble suferis kaj mortis pro malfortikiga malsano. Li ŝajne mortis en Kos iam en la 285-aj a.K. Lia lernanto Hermesianax skribis ke lia statuo estis starigita sub platano fare de la popolo de Kos, prezentante lin kiel "malfortikan kun ĉiuj briloj". Lia samtempulo Posidipo skribis ke Filadelfo komisiis bronzon de Fileto en la maljuneco al la skulptisto Hekateo, kiu "inkluzivis nenion el la fiziko de la herooj.

Ne, ... li modlis la maljunuleton plenan de zorgoj." La romia verkinto de la 3-a jarcento p.K. Eliano skeptike rakontis ke Fileto estis tiel maldika ke li metis plumbopezojn en la plandojn de siaj ŝuoj por eviti esti forblovita de forta vento. Greka verkinto de la 2-a jarcento, Ateneo de Neŭkrato, skribis ke Fileto studis malverajn argumentojn kaj eraran vort-uzon tiel intense ke li malfortikiĝis kaj mortis pro malsato.[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Scroll and the Marble
  2. Artikolo verkita surbaze de la angla Vikipedia teksto.