Broderbund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Broderbund
videolud-evoluiga firmao • programara eldonejo • publika kompanio vd
Dum 1980 - 30-a de aŭgusto 1998
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Doug Carlston vd
Sidejo Novato
Lando Usono
Estr(ar)o Doug Carlston
Agokampo programaro • The Print Shop • Living Books • Family Tree Maker • Kid Pix • Where in the World Is Carmen Sandiego? • Myst • The Playroom
filiaj kompanioj Red Orb Entertainment vd
Posedataj kompanioj Banner Blue Software • PC Globe vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Broderbund Software, Inc. (stiligita kiel Brøderbund) estis usona firmao, kiu publikigis videoludojn, edukadajn programaron kaj produktivajn ilojn. Broderbund estas plej konata pro la 8-bitaj videoludaj sukcesoj Choplifter, Lode Runner, Karateka kaj Prince of Persia (ĉiuj el kiuj unue aperis por Apple II), same kiel Myst kaj Carmen Sandiego. La firmao estis fondita en Eugene (Oregono, kaj sekve translokiĝis al San Rafael (Kalifornio), poste al Novato (Kalifornio).[1] Broderbund estis aĉetita de SoftKey en 1998.

Multaj el la programaraj titoloj de Broderbund, kiel The Print Shop, PrintMaster, kaj Mavis Beacon, ankoraŭ estas publikigitaj sub la nomo "Brøderbund". Ludoj eldonitaj de la revivigita Broderbund estas distribuitaj de la firmao Encore, Inc.

Brøderbund estas nuntempe la varmarko por grafikaj, produktilaj, kaj edukadaj programaroj de Riverdeep.

La firmao ofte eldonis lernejajn eldonojn de siaj ludoj, kiuj enhavis aldonajn funkciojn por ebligi al instruistoj uzi la programaron por faciligi la lernadon de studentoj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "About Brøderbund." Brøderbund. April 12, 1997. Retrieved on June 3, 2011. "Brøderbund Software, Inc. 500 Redwood Blvd. Novato, California 94948"
  2. What's in a School Edition?. Arkivita el la originalo je February 19, 1997. Alirita March 5, 2017.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]