La Bamijana valo troviĝas en samnoma provinco en Afganio. La tuta valo estas konata precipe danke al vico de budhismaj memorigaĵoj, kiuj ĉi tie troviĝas. Inter la plej konataj certe estis ĉi tieaj grandegaj statuoj de Budhoj, kies komencoj tuŝas antikvajn tempojn kaj kiuj estis neniigitaj fare de Talibanoj en la jaro 2001.
Krom la bamijanaj Budhoj temas precipe pri ĉi tiea ampleksa sistemo de kavernaj loĝejoj, kiuj estas ofte ornamitaj per ĝis nun videblaj surmuraj pentraĵoj. En multaj tiuj ĉi profundigitaj kavernoj poste troviĝas restaĵoj de pli grandaj aŭ malpli grandaj statuoj eĉ kun eventuala altaro, do la vico da kavernoj estas konsiderebla kiel malgrandaj temploj.
Pro sia eksterordinara valoro la antikvaj memorigaĵoj en la Bamijana valo estis en la jaro 2003 envicigitaj en liston de monda heredaĵo de Unesko sub nomo Cultural Landscape and Archaeological Remains of the Bamiyan Valley. Sume temas pri ok konkretaj memorigaĵoj.