Auguste Capé
Auguste Capé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1868 |
Morto | 1-an de januaro 1916 (47-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 8589 |
Auguste CAPÉ (kape), pseŭdonimo "Auguste Montrosier", naskiĝis la 4-an de julio 1868, mortis en 1916 dum la unua mondmilito dum batalo de Verdun[1], estis franca kapitano kaj Esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905[2].
Capé estis fervora propagandisto, faris multajn paroladojn, precipe dum sia restado en Alĝerio kaj tie fondis multajn grupojn, gvidis nombrajn kursojn. De 1904 li skribis artikolojn por Esperantaj gazetoj. La 7-an de aŭgusto 1904, en Kalezo (Calais), li prezidis kunvenon de Esperantistoj, kiu estis la "patrino" de niaj Universalaj Kongresoj (UK) komencintaj per la 1-a UK en apuda Bulonjo ĉe Maro en la posta jaro 1905. En la sama jaro 1905 li iniciatis la fondon de la gazeto Alĝeria Stelo. Capé krome fondis kaj direktis la ilustritan revuon Tra La Mondo (1905-1908). Li tradukis de François Coppée: Unua ĉapitro de miaj memorskriboj, 1905.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 141, Septembro (1916)
- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Auguste Capé en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Enciklopedio de Esperanto/C en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).