Akaŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akaŝi
FlagoBlazono

LandoJapanio
gubernioGubernio Hiogo

Koordinatoj34° 39′ N, 135° 0′ O (mapo)34.643138888889134.99722222222Koordinatoj: 34° 39′ N, 135° 0′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo49,42 km² (4 942 ha) [+]
Areo49,42 km² (4 942 ha) [+]
Loĝantaro299 699 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9
Poŝtkodo673-8686 [+]

Akaŝi (Japanio)
Akaŝi (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Akashi, Hyogo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Akaŝi, (japane 明石市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kansajo, en Gubernio Hiogo.

Urbodomo en Akaŝi

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2024 Akaŝi havis populacion de 305 925. En 1945 la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Akaŝi situas sur ebenaĵo laŭ maro. Gubernia sidejo Kobeo troviĝas 19, Aŝija 31, Himeĵi kaj Niŝinomija po 33, Amagasaki 41, Osako 48, ĉefurbo Tokio 433 kilometrojn aere laŭ [1].

Fiŝhaveno

Akaŝi estis unue menciita en poemo en la 7-a jarcento. De 1617 ĝis 1871 fortikaĵo kontrolis la preterirantan signifan vojon. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo, poste estis levita al urbostatuso en 1919. La geografia amplekso pligrandiĝis en 1942 kaj 1951. Unuiĝo kun Kobeo estis malakceptita per referendumo en 1955. La urbego suferis pro granda sismo en 1995, 4 839 domoj estis tute aŭ parte detruitaj kaj naŭ homoj mortis. En 2001 11 homoj mortis kaj 247 estis vunditaj dum homamaspremado post artfajraĵo. En 2018 Akaŝi estis nomumita Kerna Urbo kun pliigita loka aŭtonomio.

Akaŝi estis konata ekde la mezepoko pri produktado de sakeo. Nun la urbego situas ene de industria areo kun multaj firmaoj, oni produktas precipe aviad-rilatajn instrumentojn kaj elektronikaĵojn. Nature grava ankaŭ la komercado. Laŭ la agrikultura produktado Akaŝi estas konata por la hortikulturo kaj produktas kaktojn por domplantoj. Akaŝi estas ankaŭ navedurbo de Kobeo kaj Osako, kie laboras 30% de la laboraktiva populacio de Akaŝi.

Planetario en Akaŝi

En Akaŝi la plej altnivela eduko okazas en universitato kaj instituto.

Akaŝi situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 12-20 °C. La jarpluvo averaĝas 1157 milimetrojn.

Stacidomo

Akaŝi havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn, precipe al Kobeo. La Ŝinkansena linio Sanyō haltas ĉi tie.

Bildoj pri Akaŝi
Vojkruciĝo
Malnova lumturo
Parto de la fortikaĵo
Ponto Akaŝi-Kaikjō
Banko
Muzeo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Nomportantoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans