Nuna versio (nereviziita)

Listo de turkaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hasan Kocaman)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jen listo de turkaj esperantistoj:

Hayrettin Dural

[redakti | redakti fonton]

Hayrettin DURAL (naskiĝis en 1921; mortis la 28-an de novembro 2003 en Ankara) estis turka esperantisto kaj kolonelo, fakdelegito pri lingvoj en Istanbul (1996-2003).

Mehmet Hulusi

[redakti | redakti fonton]

Profesoro Mehmet Hulusi estis turka esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

  • Esperanto Dili. Aydin, 1931, 12 pĝ.

Hasan Kocaman

[redakti | redakti fonton]

Hasan KOCAMAN (naskiĝis 1907; mortis la 23-an de aprilo 1975) estis turka esperantisto. Li lernis esperanton en 1930 kaj estis delegito de UEA en Istanbulo dum 25 jaroj.

Stjepan Miŝak estis esperantisto en Adana, Turkujo en la unua duono de 20-a jarcento. Redaktoro de „Informoj de E.-Domo en Adana“ veŝtpoŝformata bulteno[1].

Verkoj:

  • Esperanto en Turkujo, kaj mia ago. Eld. la aŭtoro, Adana, 1935(?)
Citaĵo
 Interesa rakonto pri malfacila propagando en Turkujo. 
— La Brita Esperantisto - Numero 361, Majo (1935)
  • Edzeca vivo. Eld. la aŭtoro, Adana, 1935(?)
Citaĵo
 Libreto stranga, kvankam sendube bonintenca: ne por junuloj. La aŭtoro ne plene posedas la lingvon ; tamen la verketo estas ĝenerale komprenebla. 
— La Brita Esperantisto - Numero 365, Septembro (1935)
  • La Mistera Oriento — Miaj Memoraĵoj. Eld. la aŭtoro, Adana, 1935(?), 82 pĝ.
Citaĵo
 Novaj volumetoj en la liliputa serio de S-ro Miŝak. Kiel la ceteraj, interesaj; tamen pro lingvaj malglataĵoj ne plene kompreneblaj. 
— La Brita Esperantisto - Numero 369, Januaro (1936)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Aŭstria Esperantisto n147 (okt 1937)