Fratoj Coen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ethan Coen)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fratoj Coen
Persona informo
Coen brothers
Etno usonanoj vd
Profesio
Alia nomo Roderick Jaynes vd
Aktiva dum 1984– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joel Daniel COEN (29a de Novembro 1954)[1] kaj Ethan Jesse COEN (21an de Septembro 1957),[2] populare konata kiel Fratoj CoenCoen Brothers (/ˈkoʊən/), estas usonaj kin-reĝisoroj, produktoroj, scenaristoj, kaj eldonistoj. Iliaj filmoj ampleksas al multaj ĝenroj kaj stiloj, kiujn ili ofte renversas aŭ parodias.[3] Iliaj plej laŭditaj verkoj estas Raising Arizona (1987), Miller's Crossing (1990), Fargo (1996), The Big Lebowski (1998), O Brother, Where Art Thou? (2000), No Country for Old Men (2007), Burn After Reading (2008), A Serious Man (2009), True Grit (2010), Inside Llewyn Davis (2013), kaj The Ballad of Buster Scruggs (2018).

La fratoj verkas, reĝisoras kaj produktoras filmojn kune, kvankam ĝis The Ladykillers (2004) Joel ricevis la nuran listigon pro la reĝisorado kaj Ethan pro la produktorado. Ili ofte kunlaboris por la scenaroj, kvankam kunhavas listigon sub la kromnomo Roderick Jaynes. Ili estis nomumitaj por 13 Oskar-premioj kune, kaj individue por po unu, kaj ili ricevis la premion al la Plej Bonkvalita Originala Scenaro pro Fargo kaj al la Plej Bonkvalita Filmo, al la Plej Bonkvalita Reĝisoro kaj al la Plej Bonkvalita Adaptita Scenaro pro No Country for Old Men. La duo ricevis ankaŭ la Palme d'Or pro Barton Fink (1991).

La fratoj Coen verkis nombrajn filmojn kiujn ili ne reĝisoris, kiel la biografia militdramo Unbroken (2014), la historia jura trilero Bridge of Spies (2015), kaj malpli konataj, komerce nesukcesaj komedioj kiel Crimewave (1985), The Naked Man (1998) kaj Gambit (2012). Ethan estas ankaŭ verkisto de noveloj, teatro kaj poezio.

Ili estas konataj pro siaj distingaj stilaj markiloj kiel la ĝenra hibrideco.[4] No Country for Old Men, A Serious Man kaj Inside Llewyn Davis estis rangigitaj de BBC en 2016 inter la plej grandaj filmoj ekde 2000.[5] En 1998, la Usona Kininstituto (American Film Institute, AFI) rangigis Fargo inter la 100 plej grandaj usonaj filmoj iam faritaj.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "UPI Almanac for Friday, Nov. 29, 2019". United Press International. 29a de Novembro 2019. Arkivita el la originalo la 4an de Decembro 2019. Alirita la 31an de Oktobro 2021. "…filmmaker Joel Coen in 1954 (age 65)"
  2. State of Minnesota. Minnesota Birth Index, 1935–2002. Minnesota Department of Health.
  3. Austerlitz, Saul (19a de Decembro 2010). "Joel and Ethan Coen: A study in subversion". The Boston Globe. Alirita la 31an de Oktobro 2021.
  4. Jaffe, Ira. "Hollywood Hybrids: Mixing Genres in Contemporary Films". Rowman & Littlefield Publishers, 2007.
  5. "The 21st Century's 100 greatest films". BBC. 23a de Aŭgusto 2016. Alirita la 31an de Oktobro 2021.
  6. "AFI's 100 Years...100 Movies". American Film Institute. Alirita la 31an de Oktobro 2021.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]