Pending

No Country for Old Men (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
No Country for Old Men
filmo
Originala titolo No Country for Old Men
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 9 nov. 2007, 29 feb. 2008, 28 feb. 2008
Ĝenro filma dramo, novnigra filmo, krimsuspensfilmo, gangstera filmo, krimfilmo, suspensa filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Roger Deakins
Reĝisoro(j) Ethan Coen • Joel Coen
Produktisto(j) Scott Rudin • Joel Coen • Ethan Coen
Scenaro Cormac McCarthy • Ethan Coen • Joel Coen
Filmita en Nov-Meksiko
Loko de rakonto MeksikoTeksaso
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj Tommy Lee Jones • Javier Bardem • Josh Brolin • Woody Harrelson • Kelly Macdonald • Garret Dillahunt • Barry Corbin • Stephen Root • Tess Harper • Beth Grant • Rodger Boyce • Gene Jones • Kathy Lamkin • Thomas Kopache • Jason Douglas • Rutherford Cravens • Caleb Landry Jones • Josh Blaylock
Produktinta firmao Paramount Vantage 
Miramax 
Mike Zoss Productions
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film • Dallas-Fort Worth Film Critics Association Award for Best Film
IMDb
vdr

No Country for Old Men (Ne estas lando por maljunuloj) estas usona nov-vakera krimtrilera filmo de 2007 verkita, reĝisorita, produktorita kaj eldonita de Joel kaj Ethan Coen, bazite sur la samnoma romano de Cormac McCarthy.[1] Stelulas en la filmo Tommy Lee Jones, Javier Bardem, kaj Josh Brolin, kaj la agado de la filmo okazas en la dezertaj pejzaĝoj de Okcidenta Teksaso en 1980.[2] La filmo traktas temojn pri destino, konscio kaj cirkonstancoj, kiujn la fratoj Coen jam estis esplorintaj en la filmoj Blood Simple (1984), Raising Arizona (1987), kaj Fargo (1996).[3] La agado de la filmo sekvas tri ĉefajn rolulojn: Llewelyn Moss (Brolin), veterano de la Vjetnama milito kaj veldisto kiu trafas grandan kvanton de mono en la dezerto; Anton Chigurh (Bardem), krimulo kiu estas sendita rekuperi la monon; kaj Ed Tom Bell (Jones), policano kiu esploras la krimon. En la filmo stelulas ankaŭ Kelly Macdonald, kiel la edzino de Moss, Carla Jean, kaj Woody Harrelson kiel Carson Wells, rekompencisto kiu serĉas Moss kaj la revenon de la du milionoj da dolaroj.

No Country for Old Men premieris en konkurenco en 2007 en la Kinfestivalo de Cannes en la 19a de Majo.[4] La filmo iĝis komerca sukceso, enspezante 171 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde kontraŭ buĝeto de 25 milionoj da dolaroj. Kritikoj laŭdis la reĝisoradon kaj scenaron de la fratoj Coen kaj la ludadon de Bardem, kaj la filmo ricevis 76 premiojn el 109 nomumoj el pluraj organizoj; ĝi ricevis kvar Oskar-premiojn (inklude tiun al la Plej Bona Filmo), tri BAFTA, kaj du Golden Globe.[5] La American Film Institute listigis ĝin AFI Dilmo de la Jaro,[6] kaj la National Board of Review elektis ĝin la plej bona de 2007.[7] Ĝi estas unu el nur kvar vakeraj filmoj kiuj ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Filmo (la aliaj estas Cimarron en 1931, Dances with Wolves en 1990, kaj Unforgiven en 1992).

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Okcidenta Teksaso, en junio 1980, la esploristo Ed Tom Bell (Tommy Lee Jones) bedaŭras la violento el la policejo. Llewelyn Moss (Josh Brolin), dum ĉasado trovas hazarde la akiron de drogonegocado (nome du milionoj de dolaroj) en saketo, kion li portas hejmen. Li tamen devis eviti pafadon, sendas sian edzinon Carla Jean (Kelly Macdonald) ĉe ŝia patrino for de la urbo kaj kaŝas la monon en klimatizilo de hotelo.

Anton Chigurh (Javier Bardem) estas murdisto dungita por rekuperi la monon. Li profitas de ricevilo kiu registras la monon pere de aparato de lokigo kaŝita en la monsaketo. Li murdas kelkajn, sed ne kaptas la monon, dum Moss fuĝas kun la saketo kaj komprenas, ke temas pri lokigilo, kiun li trovas. Moss fuĝas translime, sed estas vundita kaj translokigita al hospitalo en Meksiko. Tie, Carson Wells (Woody Harrelson), same dungita por rekuperi la monon, proponas protekton kontraŭ la mono.

Kuracinte sin mem, Anton Chigurh kaptas Carson Wells en hotelo kaj murdas lin. Li promesas al Moss, ke lia edzino Carla Jean restos netuŝita kontraŭ la mono. Moss malakceptas kaj rendevuas kun sia edzino en hotelo en El Paso. Carla telefonalvokas al Bell kaj diras al li kie estos ŝia edzo kontraŭ lia protektado. Bell akceptas la proponon, sed kiam li alvenas al la hotelo vidas fuĝantajn murdistojn kaj Moss mortintan en ĉambro. Oni supozas, ke Chigurh murdas Carla, kaj poste suferas akcidenton.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Tommy Lee Jones kiel Sheriff Ed Tom Bell
  • Javier Bardem kiel Anton Chigurh, murdisto
  • Josh Brolin kiel Llewelyn Moss, veterano de Vjetnamo kiu fuĝas kun du milionoj da dolaroj el la narkotrafiko trovita en kampo en Teksaso.
  • Woody Harrelson kiel Carson Wells, rekompencisto.
  • Kelly Macdonald kiel Carla Jean Moss, edzino de Llewelyn Moss.
  • Garret Dillahunt kiel Wendell, helpanto de la sheriff Bell.
  • Tess Harper kiel Loretta Bell, edzino de la sheriff Bell.
  • Barry Corbin kiel Ellis, retiriĝinta sheriff, nun sur rulseĝo.
  • Beth Grant kiel Agnes Kracik, patrino de Carla Jean kaj bopatrino de Moss.
  • Stephen Root kiel la dunganto de Chigurh, Wells kaj meksikanoj.
  • Gene Jones kiel Thomas Thayer, la veterana posedanto de rura benzinejo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Thompson, Gary, "Creep in the heart of Texas", 9a de Novembro, 2007. [rompita ligilo]; Schwarzbaum, Lisa, "No Country for Old Men", EW.com, 7a de Novembro, 2007. Arkivigite je 2014-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Burr, Ty, "The Coen brothers' cat and mouse chase in the sweet land of liberty", 9a de Novembro, 2007.
  3. . The Movie Review: 'No Country for Old Men' (9a de Novembro, 2007). Alirita 28a de Aprilo, 2020.
  4. McCarthy, Todd. "Cannes' great divide", Variety, 24a de Majo, 2007.
  5. Nominations and Winners-2007. Arkivita el la originalo je 24a de Majo, 2012.
  6. "No Country for Old Men, Juno named to AFI's Top 10 of year", CBC, 17a de Decembro, 2007.
  7. "National Board of Review: 'No Country for Old Men' Best Film of '07", Fox News Network, 5a de Decembro, 2007.