La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Hamr na Jezeře (germaneHammer am See) estas municipo de Ĉeĥio situanta norde de eksa armea spaco Ralsko, en orienta parto de distrikto Česká Lípa. En postmilitaj jaroj ĝi estis unu el centroj de minado de uranio, nun ĝi revenas inter refreŝigejan zonon sur bordo de fiŝlago (lago) Hamerský rybník, kun proksima ruino de burgo burgo Děvín kaj vico da naturrezervejoj. Vivas ĉi tie 478 loĝantoj (2024).
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1322 kiel urbeto kun martelegejo por prilaborado de fererco el proksimaj minejoj, precipe en Děvín kaj Hamerský Špičák. La minejoj estis en la 19-a jarcento forlasitaj. Iliaj restaĵoj komune kun la ĉirkaŭaĵo estis nun enmembrigitaj en naturmemorindaĵon Děvín, Ostrý a Schachtstein.
Útěchovice – naskoloko de signifa kavalira familio Blektové z Útěchovic (apartenis al ili ankaŭ kastelo en Dětenice)
Transporto kaj turismo
En la municipon ne kondukas fervojo, sed kunigo per aŭtobusj estas sufiĉa kaj direkte al Česká Lípa, kaj al Liberec. Kondukas tra ĉi tie ruĝe markita vojo de Stráž pod Ralskem al Osečná kaj komenciĝas ĉi tie verda vojo kondukanta norden.