Endre Zétényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

Endre Zétényi [zEtEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zétényi Endre (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1904 en Tiszalúc, mortis la 24-an de junio 1993 en Budapeŝto) estis hungara astronomo, muzeestro, altlerneja docento.[1]

En supro de la licea turo situas la observatoria muzeo

Biografio

Endre Zétényi akiris pedagogian diplomon en Sárospatak, alian diplomon en Scienca Universitato de Szeged. Ekde 1950 li instruis en Universitato Károly Eszterházy, ĝuste post jardeko li doktoriĝis. Li multe okupiĝis pri la iama observatorio en Eger, li kolektis malnovajn astronomiajn ilojn. Li gvidis la observatorian ekspozicion ekde 1967. Li partoprenis en observadoj de usonaj Luno-ekspedicioj en la jaroj 1969 kaj 1970. Li aranĝis astronomiajn klubojn.

Elektitaj kontribuoj

  • Albert Ferenc (1962)
  • Hell Miksa csillagász (1970)
  • A 200 éves márvány délvonal (1976)
  • Egy különleges napóra (1983)

Memorigiloj

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.