En Garmisch-Partenkirchen okazis la Vintra Olimpiko 1936, okazigita en Nazia Germanio, kaj post rezigno de la urboj Sapporo kaj Sankta Maŭrico okazigi la vintrajn ludojn de 1940, ankaŭ ili estis planitaj okazi en Garmisch-Partenkirchen - sed fine, kiel konate, tiu Olimpiko tute ne okazis pro la Dua Mondmilito. Pro premo de la nazioj, la antaŭe sendependaj loĝlokoj Garmisch kaj Partenkirchen unuiĝis la 1-an de januaro 1935.