Despacito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Despacito
Artisto Luis Fonsi
Tipo kanto
Publikigo 2017
Longo 3 minutoj kaj 47 sekundoj
vdr

"Despacito" estas kanto de la portorika kantisto Luis Fonsi, ankaŭ portorika repisto Daddy Yankee. La numero eliris en januaro de 2017 kaj kriskis ĝis numero 1 en la furorlistoj de inter aliaj Nederlando, Germanio, Svedio kaj Usono. Despacito estis parte sukcesa, ĉar de la oficiala remix, en kiu la kanada kantisto Justin Bieber aŭdeblas. En la nederlanda furorlisto Top 40 la duobla notado kun la remix de dek kvin sinsekvaj semajnoj ĉe la pinta loko, kiu proksimis la rekordon de Ed Sheeran - Shape of you. En la nederlanda Mega Top 50 ĝi estis dum ses semajnoj daŭre je la unua loko.

Jutuba furorego

En aŭgusto 2017, estis anoncita ke la video filmeto akiris jam tri miliardojn da vidoj, kaj tiel fariĝis la plej vidata video sur YouTube. La muzikfilmeto “Despacito” fare de la portorikanoj Luis Fonsi kaj Daddy Yankee iĝis estis la unua projekto pri muziko, kiu sukcesis akiri en Jutubo pli ol kvar miliardojn da vidoj. Tiu muzikfilmeto ankaŭ estis la unua, en la historio de tiu retejo, sukcesinta je tri miliardoj da vidoj, kaj tio okazis nur 203 tagoj post ĝia apero en januaro ĉi-jare. Mezume tiu artaĵo estas spektata tage po 14 milionoj da fojoj, kun plej alta atingo da 25 milionoj ĉe ununura tago. En 45 landoj ĝi estas la plej vidata filmeto, inter ili estas Hispanio, Meksiko, Germanio, Grekio, Portugalio kaj Argentino[1].

Notoj kaj referencoj

Noto: Tiu ĉi artikolo estas granparte traduko de la samtema artikolo en la nederlandlingva vikipedio je la 5-a de marto 2018.

  1. Furorego: muzikfilmeto superis 4.000.000.000 da vidoj en Jutubo, Blogo de Paulo Cesar Pires, la 15-a de oktobro 2017, alirite la 5-an de februaro 2018.