Vatikanaj eŭro-moneroj
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 15 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio kaj de kelkaj aliaj eŭropaj landoj, inter ili Vatikano. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi-tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Kvankam Vatikanurbo ne estas membroŝtato de la Eŭropa Unio, en duflanka interkonsento inter la ŝtato Italio nome de la Unio kaj la papa administrejo en Vatikanurbo de la jaro 2001 estis decidite, ke Vatikanurbo rajtas uzi la komunan eŭropan valuton en sia lando kaj rajtas produkti proprajn eŭro-monerojn ĝis la kvanto de difinita ono de la monkvanto, kiun rajtas produkti la ŝtato Italio. Similaj duflankaj interkonsentoj ankaŭ estis subskribitaj inter la Eŭropa Unio kaj la etaj ŝtatoj San-Marino kaj Monako. Tiuj valutaj interkonsentoj konsideriĝis necesaj, ĉar la tri ŝtatoj antaŭ la enkonduko de la komuna eŭropa valuto estis parto de valuta unio kun Italio (San-Marino kaj Vatikano) respektive Francio (Monako).
La vatikanaj eŭro-moneroj - Vatikano origine rajtis produkti monerojn en suma valoro de ĉiujare 670.000 Eŭroj, ekde la jaro 2004 temas pri ĉiujare unu miliono da Eŭroj - havas la plej malgrandan eldonkvanton de ĉiuj eŭro-moneroj kaj tial inter kolektistoj aparte deziratas. La ĝisnunaj eldonoj jam antaŭ la oficialaj datoj de eldono estis elaĉetitaj kaj tial neniam estis uzitaj kiel ĉiutaga pagilo, kvankam ili teorie estas valida tia ĉiutaga pagilo.
Pli altaj eldonoj nur estas permesataj dum tiel nomata "Sankta Jaro" (la venonta estos 2025, en la kazo de specialaj jubileoj (ekzemple dum 2003 la 25-jara jubileo de la papiĝo de Johano Paŭlo la 2-a) aŭ en la kazo de morto de papo (ekzemple la 2-an de aprilo 2005 - morto de papo Johano Paŭlo la 2-a). Tiam Vatikanurbo rajtas laŭ la origina interkonsento de 2001 aldone produkti monerojn en valoro de 250.000 Eŭroj, ekde la jaro 2004 en aldona valoro de 300.000 Eŭroj.
Bildoj de la naciaj flankoj de la vatikanurbaj eŭro-moneroj
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de [[{{{1}}}]], kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La {{{2}}}n eŭro-monerojn produktigas la {{{3}}}.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Bildoj de la naciaj flankoj de la {{{2}}} eŭro-moneroj
Eŭro-moneroj | |
---|---|
Eŭrozono | |
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| |
Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
Ĉiu serio de la vatikanaj eŭro-moneroj havas la saman motivon por ĉiuj ok moneroj: portreton de la papo, la vortojn CITTÀ DEL VATICANO (do Vatikano), la 12 steloj de la Eŭropa Unio kaj la produktojaron. Kaze ke post morto de papo ne jam elektiĝis nova papo, la bildo de papo anstataŭiĝas pere de la blazono de la tiel nomata "Apostola Ĉambro".
Pro la bildigo de la papo antaŭ la enkonduko de la Eŭro estis protestoj ĉefe en Skandinavio kaj Francio: La kontraŭantoj argumentis, ke la bildigo de religia gvidanto estas kontraŭ la postulenda religia kaj ideologia neŭtraleco de la Eŭropa Unio. La administrejo Vatikanurbo tamen kontraŭargumentis, ke la bildigo de sia ŝtatestro same permeseblas kiel la bildigoj de aliaj ŝtatestroj sur aliaj naciaj eŭro-moneroj, kaj sukcesis per sia argumentado.
Unua serio (2002 ĝis 2005)
La unua serio montris sur la nacia flanko profilon de la papo Johano Paŭlo la 2-a Ĉar la eŭro-moneroj de la jaro 2005 dum la momento de la papa morto (dum aprilo 2005) jam estis produktitaj, ili malgraŭ tiu evento eldoniĝis dum majo 2005 eldoniĝis.
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
1,00 € | 2,00 € | randoteksto de 2 € |
po ses-foje, do entute 6 steloj | ||
Dua serio (2005)
Post la morto de Johano Paŭlo la 2-a produktiĝis serio de eŭro-moneroj, kiu sur la nacia flanko montris la signojn de la "Apostola Ĉambro", la blazonon de la administra kardinalo "Camerlengo" kaj la vortojn "Sede Vacante". La alia flanko montras kolombon, la simbolon de la kristana "Sankta Spirito" kaj la vortojn „Veni Sancte Spiritus“ („venu Sankta Spirito“)
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
blazono de la Apostola Ĉambro kaj de la administra kardinalo "Camerlongo"
| ||
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
blazono de la Apostola Ĉambro kaj de la administra kardinalo "Camerlongo"
| ||
1,00 € | 2,00 € | randoteksto de 2 € |
po ses-foje, do entute 6 steloj | ||
blazono de la Apostola Ĉambro kaj de la administra kardinalo "Camerlongo"
|
Tria serio (ekde 2006)
La 27-an de aprilo 2006 unuafoje eldoniĝis vatikanaj eŭro-moneroj kun la portreto de la nova papo Benedikto la 16-a.
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
papo Benedikto la 16-a
| ||
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
papo Benedikto la 16-a
| ||
1,00 € | 2,00 € | randoteksto de 2 € |
po ses-foje, do entute 6 steloj | ||
papo Benedikto la 16-a
|
Specialaj 2-eŭraj moneroj
De 2004 ĉiu eŭro-lando rajtas unufoje jare eldoni specialan moneron de du eŭroj. Tia specialaj eldonoj estas validaj pagiloj en la tuta eŭro-zono. Vatikano ĝis nun eldonis specialajn monerojn pri jenaj temoj:
- 2004: 75-jara jubileo de la Lateranaj Traktatoj (bildigo de la ŝtata teritorio kaj de la vatikana katedralo de Sankta Petro)
- 2005: 20-a katolika monda junulara tagaro en Kolonjo, Germanio (bildigo de la katedralo de Kolonjo)
- 2006: 500-jara jubileo de la svisa gvardio de la papo
- 2007: 80-a naskiĝtago de la papo Benedikto la 16-a
-
80-a naskiĝtago de Benedikto la 16-a
Vidu ankaŭ la paĝojn pri
Ŝablono:Il bildoj de komunaj flankoj de eŭro-moneroj Ŝablono:Il la komuna eŭropa valuto Eŭro Ŝablono:Il la antaŭa valuto itala liro, kiu validis ankaŭ en Vatikano
Retaj ligiloj
greke paĝoj de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno greke Oficiala komunikilo de la Eŭropa Unio: bildigoj kaj priskriboj de la dua serio (en la angla) (formato pdf) greke Oficiala komunikilo de la Eŭropa Unio: bildigoj kaj priskriboj de la tria serio (en la angla) (formato pdf)