Zuoz
Zuoz | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 36′ 0″ N 9° 57′ 40″ O / 46.60000 °N, 9.96111 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 0″ N 9° 57′ 40″ O / 46.60000 °N, 9.96111 °O (mapo) |
Areo | 65.79 km² |
Alteco | 1716 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7524 |
Komunumkodo | 3791 |
Pri la komunumo
Zuoz estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1323 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Zuoz situas en Supra Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno.
Trafiko
Tra Zuoz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Samedan al Tirolo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Retia Fervojo de Sankta Maŭrico al Scuol-Tarasp.
Historio
La unua dokumenta mencio de Zuoz datiĝas el la jaro 840 kiel Zuzes. Zuoz estis la historia ĉefloko de la Supera Tribunalo Supra Engadino. En la jaro 1244 la koira episkopo Volkart nomumis Andreas Planta kancelieron de Supra Engadino, kio estis la komenco de la ĉefrolo de familio de Planta en Supra Engadino. En la jaro 1438 diferencoj inter Zuoz kaj Samedan kondukis la divido de la tribunalkomunumo Supra Engadino al Sur Funtauna Merla kaj Suot Funtauna Merla. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Zuoz
- Zuoz en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|