Zuoz
Zuoz | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 36′ 0″ N 9° 57′ 40″ O / 46.60000 °N, 9.96111 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 0″ N 9° 57′ 40″ O / 46.60000 °N, 9.96111 °O (mapo) |
Areo | 65.79 km² |
Alteco | 1716 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7524 |
Komunumkodo | 3791 |
Pri la komunumo
Zuoz estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1323 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Zuoz situas en Supra Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno.
Trafiko
Tra Zuoz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Samedan al Tirolo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Retia Fervojo de Sankta Maŭrico al Scuol-Tarasp.
Historio
La unua dokumenta mencio de Zuoz datiĝas el la jaro 840 kiel Zuzes. Zuoz estis la historia ĉefloko de la Supera Tribunalo Supra Engadino. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Zuoz
- Zuoz en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|