Cologny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cologny
Blazono de Cologny
Centro de Cologny
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto Ne estas distriktoj en
Kantono Ĝenevo
Koordinatoj  46° 13′ 00″ N 6° 12′ 00″ O / 46.21667 °N, 6.20000 °O / 46.21667; 6.20000 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 00″ N 6° 12′ 00″ O / 46.21667 °N, 6.20000 °O / 46.21667; 6.20000 (mapo)

Map

Areo 3,69 km²
Alteco 431 m super marnivelo
Poŝtkodo 1223
Komunumkodo 6617
Mapo de Cologny
vdr

Cologny estas komunumo de Kantono Ĝenevo en Svislando. Ĝi havis 4872 loĝantojn je la 30-a de novembro 2010.

Geografio

Cologny estas antaŭurba komunumo de Ĝenevo, kiu situas ĉe la suda bordo de Lago Lemano oriente de la urbo Ĝenevo.

La komunumo konsistas el la vilaĝoj La Belotte, Frontenex, Grange-Canal, La Gradelle kaj Ruth.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,69 km², de kiuj 4,1% estas kovritaj de arbaro, 17,6% servas por agrikulturo kaj pli ol tri kvaronoj, nome 78% por setlado kaj infrastrukturo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Cologny limas al Collonge-Bellerive, Vandœuvres, Chêne-Bougeries kaj Ĝenevo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Cologny datiĝas el la jaro 1208 kiel Colognier. En La Belotte estis trovitaj apud la lagobordo setlejoj el la neolitiko.

Ek de 1208 Cologny apartenis al la Paroĥo Saint-Pierre de Ĝenevo. Okazis konfliktoj inter la paroĥo kaj la Grafoj de Ĝenevo pro la jurisdikcio, ĝi en la jaro 1366 la privilegioj estis fiksitaj en konvencio.

Famaj personecoj

Mary Shelley verkis sian faman sciencfikcian romanon Frankenstein, or The Modern Prometheus en la Villa Diodati, en Cologny.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto