Algoflorado
Algoflorado estas la rapida, amasa reproduktiĝo de algoj aŭ cianobakterioj en akvo. Pro la algoflorado, la akvosurfaco verdiĝas, kelkfoje bluiĝas aŭ ruĝiĝas, la akvo iĝas perturba kaj „nuba“. Kaŭzo estas la trosterkado kun fosfato.
La algofloradon kaŭzas la surfaca plimultiĝo de la cianobakterioj (Microcystis sp., Oscillatoria sp., Anabaena sp. ktp..) pro suprenleviĝo aŭ surfaca flosado de algoj (Euglena sp., Oocystis sp. ktp.). Unu Euglena-specio povas eĉ ruĝigi la surfacon, dum alia Oscillatoria-specio (O.rubescens) kolorigi tion al sango- ĝis framboruĝa, Microcystis-specio al ĉielblua.
La algoflorado komenciĝas printempe, kiam la oksigena enteno kaj nutromaterialoj multiĝas en la akvo. La algoflorado kulminas somere kaj kaŭzas, ke la lumo apenaŭ trapenetras tiun surfacon. Tio kaŭzas, ke la fotosintezo ĉesas en la pli profundaj zonoj. La multiĝantaj kaj la disfalantaj, sinkantaj algoj forkonsumas la solvitan oksigenon en la akvo. La cianobakterioj kaj la algoj produktas ofte toksikajn materialojn, kiuj estas damaĝaj pro la organismoj de la maro kaj eĉ por la banantoj (ekz. mikrocistino).
La grandareaj algofloradoj en la oceanoj okazas pro la nutroriĉa marfluoj kaj la suprenleviĝa efiko.